Psalms 150


1Haleluja!
Gloru Dion en Lia sanktejo,
Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
2Gloru Lin por Liaj potencaj faroj,
Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
3Gloru Lin per sonado de trumpeto,
Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
4Gloru Lin per tamburino kaj danco,
Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
5Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj,
Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
6Ĉio spiranta gloru la Eternulon.
Haleluja!
Copyright information for Esperanto